Provinco Vartlando

Nazia Germanio en 1944, Vartlando intense flave dekstre

La govioprovinco Vartlando de la Germana Regno - germane Reichsgau Wartheland (komence Reichsgau Posen, ankaŭ: Warthegau; pole Kraj Warty) estis administra unuo de Tria Regno nomata Reichsgau ("regna govio") formiĝinta el partoj de la teritorio de Dua Pola Respubliko, aneksitaj en 1939 dum la Dua Mondmilito. Ĝi konsistis el la regiono de Grandpollando kaj apudaj regionoj. Partoj de Warthegau kongruis kun la simile nomita provinco Posen de Prusio (kaj antaŭe la Grandduklando Posen de 1815) de antaŭ la Traktato de Versajlo. La nomo komence devenis de la ĉefurbo, Posen (Poznań), kaj poste de la ĉefa rivero, Varto.

administra disdivido de Vartlando en 1944

Dum la dispartigoj de Pollando-Litovio de 1793, la plej granda parto de la areo estis aneksita de la Reĝlando Prusio ĝis 1807 kiel Suda Prusio. De 1815 ĝis 1849, la teritorio estis ene de la aŭtonoma Grandduklando Posen, kiu estims la provinco Posen ĝis Pollando estis restarigita kiel Dua Pola Respubliko en 1918–1919 sekve de la Unua Mondmilito. La 26-an de oktobro 1941 germanaj regopovoj decidis fari de la provinco ne nur grenejon por Tria Regno, sed ankaŭ grasejon kaj viandejon. Postmilite la areo revenis al Pollando, ekde 1999 nomata Grandpollanda provinco.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy